La damaĝo-piktogramoj estas parto de la internacia Globe Harmoniigita Sistemo (GHS) pri Klasado kaj Etikedado de Kemiaĵoj . Du grupoj da piktogramoj inkluzivas ene de tiu sistemo: unu por etikedigo de ujoj kaj surloka damaĝo-avertoj, kaj alia por uzado dum transportado de la danĝeraj materialoj. Unu el ili oni devas elektiĝi, depende de la cela publiko, tamen ambaŭ ne kune uzatas. La du kunaĵoj da piktogramoj uzas la samajn simbolojn por la samaj damaĝoj, kvankam certaj simboloj ne estas postulataj por la transporto-piktogramoj. La transporto-piktogramoj ekzistas laŭ granda kolorvarieco kaj povas enhavi aldonajn informojn tia kia iu subkategoria nomo.
Damaĝo-piktogramoj estas unu el la ĉefaj elementoj por etikedigo de ujoj ĉe la GHS, kune kun:
identigo de la produkto
signaliga vorto - kiu povas esti Danĝero aŭ Averto - kiam necesa
damaĝo-deklaroj, indikante la naturon kaj risko-grado prezentata de la produkto
antaŭgardaj deklaroj, indikante kiel la produkto devas manipuliĝi por malpliigo de risko al uzantoj (samkiel al aliaj homoj kaj ĝenerala medio)
identeco de la provizanto (kiu povas esti fabrikanto aŭ importisto)
La damaĝo-piktogramoj por kemiaĵoj de la GHS celas provizi bazojn por la naciaj sistemoj aŭ anstataŭado de la nunaj sistemoj pri damaĝo-piktogramoj. Tiu sistemo estis efektivigita de la Eŭropa Unio en 2009.
La transporto-piktogramoj de la GHS estas tiu sama rekomendita de la Unuiĝintaj Nacioj por la transportado de Danĝeraj Produktoj, vaste efektivigitaj de la naciaj institucioj pri reguligoj en Usono.
Sektoro 1.1: Substancoj kaj artikloj kiuj havas maseksplodan danĝeron
Sektoro 1.2: Substancoj kaj artikloj kiuj havas projekcio-danĝeron sed ne maseksplodan danĝeron
Sektoro 1.3: Substancoj kaj artikloj kiuj havas fajro-danĝeron kaj aŭ minoran eksplodo-danĝeron aŭ minoran projekcio-danĝeron aŭ ambaŭ, sed ne maseksplodan danĝeron
Noto
La asteriskoj estas anstataŭataj de la klaso-nombro kaj kodo pri akordigebleco.
Sektoroj 1.1–1.3
Uzoj
Eksplodaĵoj
Substancoj kaj artikloj kiuj klasiĝas kiel eksplodaĵoj sed kiu ne prezentas signifoplenan danĝeron
Noto
La asteriskoj estas anstataŭataj de la kodo pri akordigebleco.
Sektoro 1.4
Uzoj
Eksplodaĵoj
Tre sensenta substancoj kiuj havas danĝeron je maseksplodo.
Noto
La asterisko estas anstataŭata de kodo de akordigebleco.
Sektoro 1.5
Uzoj
Eksplodaĵoj
Nenia damaĝo-deklaro
Noto
La asterisko estas anstataŭata de kodo de akordigebleco.
Gasoj kiuj sub 20 °C kaj ĉe norma premo de 101.3 kPa:
estas sparkigeblaj kiam miksaĵo de 13 procento aŭ malpli per volumo kun aero; aŭ
havas bruleman trafon kun aero de minimume 12 procentaj punktoj sendepende de la minimuma brulema limo.
Alternativa signalo
Sektoro 2.1
Uzoj
Nebrulemaj kaj netoksaj gasoj
Gasoj kiuj:
estas asfiksiaj – gasoj kiuj diluiĝas aŭ anstataŭas la oksigenon normale en la atmosfero, aŭ
estas oksidigaj – gasoj kiuj povas, ĝenerale per provizado de oksigeno, kaŭzi aŭ kontribui por la brulado de alia materialo pli ol tiu plenumita de la aero; aŭ
kiuj ne apartenas al aliaj sektoroj;
Alternativa signalo
Sektoro 2.2
Uzoj
Toksaj gasoj
Gasoj kiuj:
estas konataj kiel toksaj aŭ korodaj al homoj tiel ke ĝi signifas danĝeron al sano; aŭ
estas supozeble toksaj aŭ korodaj al homoj ĉar ili prezentas valoron de LD50 egalan aŭ malpli ol 5000 ml/m3 (ppm).
Likvaĵoj kiuj havas ekflaman temperaturon malpli ol 60 °C kaj estas kapablaj je brulkonservado.
Alternativa signalo
Klaso 3
Uzoj
Brulemaj solidoj, aŭto-reakciemaj substancoj kaj solidaj malsensivaj eksplodaĵoj[2]
Solidoj kiuj, sub eblaj kondiĉoj dum transportado, facile bruliĝas aŭ povas kaŭzi aŭ kontribui al fajro per frotado;
memreakciaj substancoj kiu tendencas al forte ekzoterma reakcio;
solidaj malsensivaj eksplodaĵoj kiuj povas eksplodi kiam ne sufiĉe diluitaj.
Sektoro 4.1
Uzoj
Substancoj kiuj inklinas al spontanea brulado
Substancoj kiuj inklinas al spontanea varmigo sub normalaj kondiĉoj dum transportado, aŭ al varmigado kiam en kontakto kun la aero, kaj kun inklino al ekbrulado.
Sektoro 4.2
Uzoj
Substancoj kiuj en kontakto kun la akvo eligas brulemajn gasojn
Substancoj kiuj, per interagado kun la akvo, inklinas al spontanea brulado aŭ eligo de brulemaj gasoj en danĝeraj kvantoj.
Substancoj kiuj, kiam solaj nenecese brulemaj, povas, ĝenerale per oksigeno-provizo, kaŭzi, aŭ kontribui por la brulado de alia materialo.
Sektoro 5.1
Uzoj
Organikaj peroksidoj
Organikaj substancoj kiuj enhavas la duvalentan –O–O– strukturon kaj povas konsideriĝi derivaĵoj de la hidrogena peroksido, kie unu aŭ ambaŭ hidrogenatomoj estis anstataŭataj de organikaj radikaloj.
Alternativa signalo
Sektoro 5.2
Uzoj
Toksaj substancoj
Substancoj kiuj prezentas valoron de LD50 ≤ 300 mg/kg (buŝa) aŭ ≤ 1000 mg/kg (haŭta) aŭ valoron de LD50 ≤ 4000 ml/m3 (inhalado de pulvoroj kaj vaporoj)
Sektoro 6.1
Uzoj
Korodaj substancoj
Substancoj kiuj:
kaŭzas kompletan detruon de la nerompita haŭto-histo dum tempo-ekspozicio malpli ol 4 horoj; aŭ
elmontras korodan rapidon pli altan ol 6.25 mm jare sur ĉu ŝtala ĉu aluminia surfacoj sub 55 °C